• Literatura Premio „Angelus” - solenaĵo en Vroclavo
  • 30.11.2006
La 2-an de decembro en Vroclavo okazos la solenaĵo de la Literatura Premio de la Centra Eŭropo „Angelus”, dum kiu oni anoncos la nomon de la laŭreato. Inter la sep kandidatoj, aŭtoroj de prozaj verkoj eldonitaj pasintjare en la pola lingvo, troviĝas ankaŭ polo Eustachy Rylski, kiu estis antaŭe nomumita al la plej fama pola literatura premio NIKE. La nomo de la premio „Angelus” venas de la elstara poeto, teologo kaj predikisto Angelus Silesius, kiu vivis kaj verkis en la 17-jarcenta Vroclavo.