• Konferenco en la varsovia Medicina Akademio
  • 30.11.2006
En la plej proksima sabato, la 2-an de decembro okazos en Varsovio la dua konferenco el la ciklo „Humanismaj Fundamentoj de Medicino”, organizata de la Centro pri la Postdiploma Kleriĝado de la varsovia Medicina Akademio. La temo de la renkontiĝo estos etiko en medicino. Al ĉiu el la sep kuracistaj virtoj – honesteco, verdiremo, respondeco, prudento, humileco, sendependeco de opinio kaj respekto – oni dediĉos apartan referaton. Inter la prelegontoj troviĝas ĉefe sciencaj laborantoj de la Medicina Akademio, i.a. prof. Zbigniew Szawarski kaj prof. Marek Wichrowski.