• Regado de fremdaj lingvoj en Pollando
  • 30.11.2006
Laŭ la rezultoj de opinisondado farita de CBOS pli ol duono de poloj – nome 55 procentoj – ne parolas kiun ajn fremdan lingvon. Plej bonan lingvokonon posedas junuloj: 77 procentoj de personoj inter la 18 kaj 24 jaroj konfirmis la regon de almenaŭ unu fremda lingvo. Grava estas ankaŭ la edukiteco: fremdajn lingvojn kapablas 83 procentoj de la respondintoj, kiuj havas diplomon de altlernejo. La plej popularaj fremdaj lingvoj en Pollando estas la rusa (ĉefe inter mezaĝaj kaj maljunaj personoj) kaj la angla (ĉefe inter junaj homoj), la trian lokon okupas la germana.