• Valoroj reprezentantaj la Eŭropan Union - opinisondado
  • 30.11.2006
La civitanoj de la Eŭropa Unio konsideras homajn rajtojn, pacon kaj demokration kiel valorojn plej bone reprezentantajn la Eŭropan Union. Tio sekvas el la opinisondado komisiita de la Eŭropa Komisiono. La samajn valorojn indikis ankaŭ poloj, tiel la pola socio ne foras do de la „unia averaĝo”. Inter la dek kvin malnovaj kaj la dek novaj membroj aperas nur malgrandaj diferencoj. Personoj loĝantaj en la „malnova” Unio pli ofte indikis pacon, kaj la civitanoj de la novaliĝintaj landoj pli ofte emfazis la gravecon de merkata ekonomio kaj medioprotektado.