• Novnazia aranĝo en Pollando
  • 30.11.2006
La regiona prokuroraro en Zabrze intencas en la plej proksimaj tagoj pridemandi Leokadia Wiącek, la asistantinon de la pola deputito al la Eŭropa Parlamento Maciej Giertych kaj membrinon de Junularo Tutpollanda, koncerne ŝian supozatan partoprenon en novnazia aranĝo priskribita de la pola gazeto Dziennik. Dum la aranĝo junaj homoj amuziĝis sur la fono de pola kaj faŝista flagoj, voĉigis naziajn kriojn kaj bruligis torĉojn en la formo de svastikoj.