• Politikaj preferoj en Pollando - opinisondado
  • 30.11.2006
Post la komunumaj balotoj surprize ŝanĝiĝis la subteno, kiun poloj donas al unuopaj polaj partioj. Laŭ la plej freŝa opinisondado, preskaŭ triono de poloj voĉdonus por Juro kaj Justeco, kio signifas, ke la subteno por tiu ĉi partio kreskis je sep procentoj, superante la subtenon por la opozicia Civitana Platformo. Tio estas la plej bona rezulto de Juro kaj Justeco ekde la nunjara aprilo. Dume la subteno por la Pola Kamparana Partio falis ĝis 4 procentoj; en parlamentaj balotoj tia rezulto ne ebligus al tiu ĉi partio eniri la Sejmon. Laŭ la ekspertoj de la opinisonda firmao GfK Polonia, Juron kaj Justecon denove subtenis personoj, kiuj voĉdonis por tiu ĉi partio dum la antaŭaj balotoj.