• Nova leĝo pri rezerva staplado de nafto
  • 30.11.2006
La pola registaro akceptis merkrede projekton de leĝo reguliganta la kreadon kaj financadon de rezerva staplado de nafto, naftaj produktoj kaj gaso. La dokumento celas pligrandigi la energetikan sekurecon de Pollando kaj konformigi la polajn leĝojn al la postuloj de la Internacia Energetika Agentejo, en kiu Pollando volas membriĝi. Tiu ĉi membriĝo signifos, ke kaze de krizo, Pollando povos kalkuli je helpo de aliaj ŝtatoj membrantaj en la Agentejo.