• Kristnaska Helpkampanjo
  • 01.12.2006
Jam la 12-an fojon en la advento-periodo Caritas-Pollando organizas la Kristnaskan Helpkampanjon por Infanoj. Temas pri tutpollanda kvestado por akiri fondusojn helpontaj al malpli bonstataj kaj orfiĝintaj infanoj. La kampanjo konsistas en vendo de kandeloj, kiuj kutime ekbrilas surtable okaze de la solena antaŭkristnaska vespero ĉe la plado destinita por neatendita gasto. El la kolektitaj monsumoj Caritas-organizo ĉiutage kromnutras 150 mil infanojn.