• Propono de Germanio
  • 01.12.2006
Germanio proponis al Pollando arbitraciadon en la disputo kun Rusujo, por ke Pollando rezignu pri la vetoo de interkompreniĝo inter la Eŭropa Unio kaj Rusujo. Rusujo rezignus tiam pri embargo je la polaj nutraĵoj. La vicprezidantino de la parlamenta klubo de SPD Angelika Schwall-Duere en intervjuo kun Pola Radio ne konfirmis, ĉu Pollando aprobis ĉi tiun proponon. Ŝi aldonis, ke la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Barroso esprimis la konvinkon, ke la konflikton oni sukcesos solvi ĝis la jarfino. La komisaro ankaŭ certigis, ke la Komisiono solidariziĝas kun Pollando koncerne ĉi tiun aferon.