• Alpagoj por polaj agrikulturistoj
  • 01.12.2006
La vicĉefministro, ministro por la agrikulturo Andrzej Lepper informis, ke ekde la 1-a de decembro la agrikulturistoj ricevas rektajn alpagojn el la Agentejo por la Restrukturigo kaj Modernigo de la Agrikulturo. Ĝis la fino de la nuna jaro ĉirkaŭ 600 mil agrikulturistoj ricevos entute 2 miliardojn 900 milionojn da zlotoj. Unuavice la alpagojn ricevos bienoj damaĝitaj per sekeco.