• Renkonto de la ĉefministro kun koalicianoj
  • 01.12.2006
Ĉefministro Jarosław Kaczyński renkontiĝis vendrede kun vicĉefministroj Andrzej Lepper kaj Roman Giertych. Kiel informis la aferprezentanto de la pola registaro Jan Dziedziczak la interparoloj koncernis la aktualajn aferojn de la politiko de la registaro. Roman Giertych – la estro de la Ligo de Polaj Familioj konstatis, ke al la koalicio ne minacas malkomponiĝo. Similan opinion deklaris Przemysław Gosiewski el la ĉefministra kancelario. Liaopinie interkompreniĝo inter la Juro kaj Justeco kaj Civitana Platformo ne estas reala.