• Publikaj personoj sensuspektaj
  • 01.12.2006
Prezidento Lech Kaczyński deziras, ke la procezoj ligitaj kun kontrolo de publikaj personoj laŭ la vidpunkto de ilia kunlaboro kun la iamaj sekurecservoj estu malkaŝaj. La projekto, kiun ellaboras prezidentaj juristoj estos direktita al la Sejmo post du semajnoj. En la amendoleĝo estos precize difinitaj kriterioj surbaze de kiuj la Instituto pri la Nacia Memoro povus decidi, ĉu konforma persono estis la konfidencinformanto aŭ ne. La projekto premisas la principon de la probabla senkulpeco.