• Kreskos enlaborigo
  • 04.12.2006
La Oficejo de la Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj prognozas, ke la mastrumado daŭre bezonos novajn laborantojn, kio signifas, ke kreskos enlaborigo. La Oficejo estas privata institucio, okupiĝanta pri makroekonomiaj analizoj. Konfirmas tion ankaŭ ekonomikisto Robert Pater el la Altlernejo pri Informadiko kaj Administrado en Rzeszów /la sudorienta Pollando/. Li informis, ke la senlaboreco en oktobro malkreskis ĝis 14,9 procentoj. En septembro ĝi egalis al 15,2 procentoj. En oktobro pligrandiĝis ankaŭ la nombro de laborofertoj en la distriktaj laboroficejoj.