• Favore por entreprenistoj
  • 04.12.2006
La Eŭropa Komisiono deziras forigi la imposton pagatan dum establo de kompanioj, aŭ dum kapitalograndigo. Inter 25 eŭropuniaj landoj aplikas ĝin nur sep, inkluzive de Pollando. Ĝi nomiĝas imposto pro la civila-jurista agado kaj ĝi egalas al duona procento. La Eŭropa Komisiono deziras ĝian forigon ĝis la 2010-a jaro, argumentante, ke tio favoros entreprenistojn kaj forigos obstaklojn, kiuj malfaciligas la evoluon de la firmaoj sur la unia merkato.