• Difinoj de prokuroraro
  • 04.12.2006
La prokuroraro difinis, ke la mortokaŭzo de 23 ministoj en la minejo „Halemba” estis sufokiĝo, veneniĝo per la karbobiooksido kaj brulvundoj. La estro de la Apelacia Prokuroraro en Katowice prokuroro Tomasz Janeczek informis pri la rezultoj de la protokolo post la kadavrosekcado. Li aldonis, ke dume ne estas novaj difinoj koncerne la eksplodokaŭzojn de la metano. Ĝis nun estis juĝaŭskultitaj 60 personoj.