• Kontrolo de laborsekureco en minejo
  • 04.12.2006
Marde la Plej Supera Kontrolĉambro inaŭguros periodan kontrolon en la minejo „Halemba” laŭ la vidpunkto de la laborsekureco. Informis pri tio la direktoro de la filio de la Kontrolĉambro en Katowice Wojciech Matecki. La kontrolon postulis la pola prezidento. Ĝi ligiĝas interalie kun neoficialaj konfesoj de ministoj, kiuj atentigis pri kostolimigoj de iuj firmaoj perkoste de la laborsekureco de laborantoj.