• „Barbórka” - Festo de la ministoj
  • 04.12.2006
La 4-a de decembro estas solenata en Pollando kiel la Festo de la ministoj, la tiel nomata „Barbórka”. Nunjare ĉi tiun feston priombris la lastaj eventoj en la minejo „Halemba”, kie dum la metaneksplodo pereis 23 ministoj. Dimanĉe en la arkikatedralo en Katowice estis celebrita la funebra meso favore al la pereintoj, kiun krom familianoj, reprezentantoj de la lokaj aŭtoritatoj kaj estroj de ministaj kompanioj partoprenis ankaŭ ĉefministro Jarosław Kaczyński. Dum la renkonto kun la familianoj de la pereintaj ministoj la ĉefministro certigis, ke la registaro faros ĉion por plibonigi la sekurecon en la minejoj.