• Poldevenula deklamkonkurso en Bjalistoko
  • 05.12.2006
Tridek junaj deklamantoj el dekkelkaj landoj komencas marde en Bjalistoko rivaladon kadre de la 15-a Deklamkonkurso por Poldevenuloj "Kresy". La kvalifikaj etapoj okazis ekster Pollando. Ili partoprenos ankaŭ perfektigajn kursojn. La aranĝo finiĝos sabate per solena koncerto.