• Krakovanoj spektas napolajn kristnaskajn kripetojn
  • 05.12.2006
Ekde lundo en la Historia Muzeo de la Urbo Krakovo oni povas spekti ekspozicion, titolitan "Napolaj Kristnaskaj Kripoj kaj ne nur". Oni prezentas tie preskaŭ 70 verkojn el la itala regiono Kampanio. La plej gravan parton de la ekspozicio konsistigas napolaj kristnaskaj kripoj, karakteriziĝantaj per unika formo kaj aspekto.