• Gravas rideto
  • 05.12.2006
Fotografaĵoj de ridetantaj homvizaĝoj el la tuta mondo troviĝas en la ĵus eldonita libro "Rideto de la mondo", prilaborita de konata ĵurnalistino kaj vojaĝantino, Elżbieta Dzikowska. La enkondukon por ĝi verkis fama raportaĵisto Ryszard Kapuściński, laŭ kiu tiu ĉi albumo estas aparte bezona ĝuste nun, en la tempo de perforto kaj malamikemo".