• Pollando direkte al eŭro
  • 05.12.2006
Pollando plenumas nun du el kvin kriterioj por encirkuligi eŭron kiel valuton. Laŭ la raporto de la Eŭropa Komisiono rezultas, ke ni certigas sufiĉe malaltan inflacion kaj longdaŭraj procentumoj konservas la saman nivelon. La tri ceteraj kriterioj, kiujn Pollando ankoraŭ devas plenumi, estas buĝeta deficito ne pli granda ol 3 procentoj de la landa brutta produktaĵo, stabila kurzo kaj konformigo de la polaj leĝoj koncerne la centran bankon al la eŭropa leĝaro.