• "Serĉe al nova najbarec-politiko" en Varsovio
  • 05.12.2006
Pri la bezono ellabori novan najbarec-politikon de la Eŭropa Unio, precipe rilate Rusujon, Ukrainujon kaj Bjelorusujon kaj landojn de la Centra Azio, diskutis lunde en Varsovio polaj kaj germanaj politikistoj dum la konferenco "Metante la defion. Serĉe al nova najbarec-politiko". Kunorganizis ĝin la fondaĵo de la eksa prezidento Aleksander Kwaśniewski, "Amicus Europae", kaj la Fondaĵo de Friedrich Ebert en Pollando.