• Sejmo omaĝas ministojn
  • 05.12.2006
La Sejmo proklamis marde rezolucion por omaĝi la memoron de 23 ministoj pereintaj en la minejo Halemba en la silezia loko Ruda Śląska. "Ĉiu morto estas tragedio, sed forpaso de homo en la laborloko vekas apartan bedaŭron" - tekstas interalie la rezolucio. La deputitoj omaĝis la memoron de la pereintoj ankaŭ per la minuta silento.