• Pintrenkonto de Vejmara Triangulo
  • 05.12.2006
Prezidento Lech Kaczyński ĉeestis marde la pintrenkonton de la Vajmara Triangulo, grupo ampleksanta Pollandon, Francujon kaj Germanujon, en la germana loko Mettlach en Sarlando. Post la interparoloj li deklaris sin por daŭrigo de la uniaj aliĝ-intertraktoj kun Turkujo. Lech Kaczyński parolis ankaŭ pri la sukceso de la internacia komunumo en Afganlando kaj esprimis la esperon, ke dum la germana prezidanteco de la Unio la problemoj inter la Unio kaj Rusujo estos solvitaj.