• Retpilkistoj honoritaj
  • 06.12.2006
Prezidento Lech Kaczyński akceptis la nacian teamon de polaj retpilikistoj, kiujn li distingis per Oraj Merit-krucoj. Altajn ŝtatajn distingojn ricevis ankaŭ la argentina trejnisto de la poloj, Raul Lozano kaj lia asistanto, Alojzy Świderek. Per postmorta distingo estis honorita tragike mortinta teamano, Arkadiusz Gołaś. Trejnisto Raul Lozano promesis, ke la teamo ne kontentiĝos per la arĝenta mondĉampiona medalo kaj ĝi plu laboros. Jam venontjare poloj rivalos en la eŭropĉampiona konkurso.