• Korczak-ekspozicio en Londono
  • 06.12.2006
Konata brita televid-prezentistino, Esther Ranzen, malfermis marde vespere la ekspozicion en la juda muzeo en Londono, titolitan "Janusz Korczak - defendanto de la infanoj". Inaŭgurante ĝin, ŝi diris, ke Janusz Korczak, kuracisto, filozofo, pedagogo kaj verkisto oferis sian vivon por la agnosko kaj defendo de la infanaj rajtoj, senkonsidere al la nacieco kaj religio. La verko de Janusz Korczak estis agnoskita de UNESCO, kiu proklamis la jaron 1979-an Internacia Korczak-jaro, kaj ankaŭ fare de Johano Paŭlo II, kiu opiniis lin "simbolo de vera religiemo kaj moralo".