• Studentoj popularigas Erasmus-programon
  • 06.12.2006
Eŭropajn programojn de la internacia studenta interŝanĝo Erasmus, promocios studentoj de la varsoviaj superaj lernejoj dum "Varsoviaj Tagoj de Erasmus-programo", kiuj okazos inter la 12-a kaj 17-a de decembro. Dum la aranĝo oni prezentos alilandajn superajn lernejojn, en kiuj povos studi polaj gejunuloj. Oni preparis informojn pri akceptokriterioj, filmojn kaj renkontiĝojn kun tieaj studentoj. La programon Erasmus oni establis en la 1987-a jaro por ebligi studentan interŝanĝon de studentoj en la uniaj landoj.