• Stanisław Wielgus, nova varsovia arkiepiskopo
  • 06.12.2006
La episkopo de Płock, Stanisław Wielgus, estos sekvanto de kardinalo Józef Glemp ĉe la posteno de la varsovia arkiepiskopo. Papo Benedikto XVI akceptis la rezignon de kardinalo Józef Glemp pri la servo, motivitan per alta aĝo. La papo ordonis al kardinalo Glemp pluadministradon de la varsovia arkidiocezo ĝis ĝia transpreno fare de la nova nomumito. Józef Glemp restas la primaso de Pollando.