• Historiisto pri motivoj de milita stato
  • 06.12.2006
Laŭ la direktoro de la varsova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro, profesoro Jerzy Eisler, la debatoj de la Landa Konsilio de la Solidareco en la 1981-a jaro, kies 25-a datreveno pasis antaŭhieraŭ, servis al la aŭtoritatoj de Pola Popola Respubliko kiel la motivo proklami la militan staton. Jerzy Eisler substrekis, ke la registaro prepariĝis al tio dum sufiĉe longa tempo kaj Solidareco tute ne estis tiom radikala, kiom prezentis tion la tiamaj komunistaj aŭtoritatoj. Ĝi eĉ ne havis aliron al la amaskomunikiloj.