• Sejmo solidare kun ukrainanoj
  • 06.12.2006
La pola Sejmo omaĝis merkrede la memoron de la viktimoj de la granda malsato en Ukrainujo en la jaroj 1932-1933. La Sejmo proklamis sian rezolucion per aklamo; en ĝi la deputitoj kondamnis la reĝimon, kiu respondecas pro ĉi tiu hombuĉado. Dum ĝia prezento ĉeestis delegacio de la Plej Supera Konsilantaro de Ukrainujo kun ĝia prezidanto, Oleg Moroz.