• 2007-a Jaro de Stanisław Wyspiański
  • 07.12.2006
La pola sejmo proklamis ĵaŭde rezolucion, kiu difinas la 2007-an la Jaro de Stanisław Wyspiański. Oni substrekis aparan rolon kaj kontribuon de tiu ĉi artisto al la elformo de la pola nacia konscio en la 19-a jarcento. En la rezolucio ni legas ia: „Stanisław Wyspiański kunigis modestecon kaj artan honestecon kun la originala fantazio. Per sia vivo kaj kreado li difinis homon kiel krean estaĵon, plene respondecan pro sia individua sorto kaj pro kreo de interhomaj rilatoj. Entreprenante dialogon de la nuntempo kun la nacia tradicio li straigis demandojn gravajn iam kaj nun”.