• Bildstrio pri la trudpacigo de minejo "Wujek"
  • 07.12.2006
Venontsemajne al polaj librovendejoj trafos la bildstria rakonto dokumentanta la tragedion en la minejo „Wujek” en decembro de la 1981-a jaro. La eldono estas iu el pluraj iniciatoj omaĝantaj la 25-an datrevenon de la trudpacigo de la minejo „Wujek”, la 16-an de decembro de la 1981-a jaro. Rezulte de ĝi pereis 9 ministoj kaj multaj aliaj estis vunitaj.