• Kunlaboro de polaj kaj grekaj fajrobrigadistoj
  • 07.12.2006
Polaj fajrobrigadistoj instruos siajn grekajn kolegojn solvi la problemojn de troa neĝo-abundo, grekoj instruos aliflanke al poloj efike batali kontraŭ arbar-incendioj. Tiu kunlaboro estas la rezulto de la vizito de generalo Andreas Kois - la estro de grekaj fajrobrigadistoj en la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj en Bydgoszcz. Post la vizito li diris ia.: „Mi estas impresita de tiu instrukciista centro. Pola instukciado de fajrobrigadistoj okazas tre altnivele. Mi esperas, ke estonte same estos en nia lando”.