• Obezeco de polaj infanoj kaj gejunuloj
  • 07.12.2006
Kuracistoj alarmas, ke jam preskaŭ 16 procentoj de polaj infanoj kaj gejunuloj suferas krompezon aŭ obezecon. Laŭ profesoro Mirosław Jarosz , la estro de la Instituto pri Nutraĵoj kaj Nutrado en Varsovio la nunjare notita indico estas 10-oble pli granda ol tiu en la 1970-a jaro. Liaopinie respondecaj pro tio estas ekonomia politiko kaj soci-ekonomia evoluo, sed antaŭ ĉio malbonaj manĝ-kutimoj kaj manko de aktiveco. Laŭ la statistikaĵoj de la Instituto entute la indicio de obezaj personoj en Pollando superas jam 20 procentojn de la socio.