• Ukraina distingo por pola Senat-marŝalo
  • 07.12.2006
La pola Senat-marŝalo Bogdan Borusewicz estis distingita per la ukraina medalo „Pro la meritoj” de la 1-a ŝtupo. Okaze de la 15-jariĝo de la sendependa Ukrainujo la distingon enmanigis la gastanta en Pollando prezidanto de la Plej Supera Konsilio de Ukrainujo Ołeksandr Moroz. Laŭ Bogdan Borusewicz: ”Apud la Eŭropa Unio, kies membro ni estas rilatoj kun Ukrainujo estas la plej gravaj, ĉar Ukrainujo estas grandega ŝtato en Eŭropo. Tiuj bonaj rilatoj favoras ankaŭ stabilecon de tiu ĉi Eŭropo-parto. Ni havas multajn komunajn interesojn politikajn kaj ekonomiajn.” Bogdan Borusewicz ricevis distingon pro la privataj meritoj en la firmigado de polaj-ukrainaj rilatoj, kaj pro la subtenado de demokratiigo de Ukrainujo.