• Pola-ukraina kunlaboro
  • 07.12.2006
Merkrede la 6-an de decembro gastis en Pollando la prezidanto de la Plej Supera Konsilio de Ukrainujo Ołeksandr Moroz. La vizito okazis laŭ invito de la pola Sejmmarŝalo Marek Jurek. Ołeksandr Moroz renkontiĝis kun polaj prezidento kaj ĉefministro, kiuj certigis, ke Pollando subtenas poreŭropan celadon de Ukrainujo. Oni parolis ankaŭ pri la duflanka politika kaj ekonomia kunlaboro kaj ĉelimaj rilatoj. La politikistoj tuŝis ankaŭ temojn ligitajn kun la membriĝo de la pola orienta najbaro en la Eŭropa Unio kaj en la Monda Komerca Organizo.