• Oficiala vizito en Litovio
  • 08.12.2006
Jaŭde komenciĝis oficiala vizito de la pola registara delegacio en Litovio. Ĉefministro Jarosław Kaczyński estas venonta al Vilno vendrede. En la programo de la vizito troviĝas interalie interparoloj pri la energetika kunlaboro, inkluzive subskribon de la kontrakto pri konstruo de tiel nomata energetika ponto, do translima kunligo de ambaŭlandaj energetikaj sistemoj, kaj ankaŭ diskuto pri la kunagado kadre de la Eŭropa Unio.