• Kiel protekti la naturon?
  • 08.12.2006
En pola Tatry-montaro daŭras preparoj al la monitorado de turismaj itineroj. Laŭ la direktoro de la Nacia Parko tio helpos prepari la projekton protekti la naturon. Ekzemple, Kasporowy Wierch la plej populara kaj plej amase vizitata pinto en la pola Tatry-montaro fariĝis viktimo de sia propra populareco. Oni taksas, ke jare ĝian pinton akiras ĉirkaŭ 400 mil personoj. Baze de la monitorado-rezultoj la estraro de Tatry-montara Nacia Parko volas prepari projekton kiel pli efike protekti la naturon malgraŭ ĝia populareco.