• Karitata koncerto de Leszek Możdżer
  • 08.12.2006
Iu el la plej popularaj polaj pianistoj Leszek Możdżer prezentiĝos vendrede vespere dum la karitata koncerto en la gdanska Balta Filharmonio. La akiritaj tiel monrimedoj estos transdonitaj al infanoj de ministoj, kiuj pereis dum la katastrofo en la silezia minejo „Halemba”. En la programo de la koncerto troviĝos komponaĵoj de Chopin, Lutosławski, Preisner, Górecki kaj de Możdżer mem.