• Infanoj en la Prezidenta Palaco
  • 08.12.2006
Lige kun la tago de la sankta Nikolao pasinta en Pollando la 6-an de decembro la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska invitis al la Prezidenta Palaco infanojn – reprezentantojn de la naciaj kaj etnaj malplimultoj. La renkontiĝon titolitan „Beleco estas en diverseco” partoprenis etuloj reprezentantaj malplimultojn belorusan, ĉeĥan, karaiman, litovan, lemkan, germanan, armenan, ciganan, rusan, slovakan, tataran, ukrainan, judan; ĉeestis ankaŭ kaŝubaj kaj ĉeĉenaj infanoj el la Centro por la Rifuĝintoj. Dum la renkontiĝo ne mankis ankaŭ infanoj el lernejoj franca, usona kaj japana.