• Landa Librofoiro
  • 08.12.2006
Vendrede komenciĝis en Varsovio la 17-a Landa Librofoiro. Dum la aranĝo siajn librojn prezentas 90 eldonejoj. Vizitantoj de la foiro povas renkontiĝi kun siaj ŝatataj verkistoj: poetoj, prozverkistoj kaj historiistoj. La organizantoj preparis ankaŭ specialajn atrakciaĵojn por la infanoj.