• Jubileo de la unia programo "Erasmus"
  • 08.12.2006
Venontjare la unia programo de studenta interŝanĝo „Erasmus” fariĝos 20-jara. Dum tiu ĉi periodo unu miliono 500 mil studentoj, cetere 60-procente virinoj ricevis stipendiojn de „Erasmus” por kelkmonate studi eksterlande. Pasintjare la programon utiligis 144 mil studentoj, kio egalas al 1 procento de ĉiuj uniaj studentoj. Inter polaj altlernejoj plej aktive la programon partoprenas la Varsovia Universitato. Laŭ esploroj studentoj, kiuj utiligis la programon 80- procente decidas poste labori eksterlande.