• Speciala batal-grupo
  • 08.12.2006
Ĝis la 2013-a jaro en la armeaj fortoj de la Eŭropa Unio kreiĝos speciala batal-grupo, kiun komandos poloj. Interkonsentis tion la stabkomandantoj el Pollando, Germanio kaj Francio, kiuj debatis ĵaŭde en Varsovio. Kiel informis la komandanto de la Ĝenerala Stabo de la Polaj Armeaj Fortoj generalo Franciszek Gągor la Weimara Grupo disponos pri almenaŭ mil 500 soldatoj. Kreo de tiaj batalgrupoj estas ankaŭ iu el la plej gravaj celoj de NATO. Tiun ĉi deklaron oni akceptis dum la lasta pintrenkonto de la Nordatlantika Pakto en Rigo.