• Situacio sur la pola politika scenejo
  • 08.12.2006
Vendrede matene Civitana Platformo prezentis proponon, ke ĝi subtenos la buĝeton, se la registaron forlasos Andrzej Lepper (Memdefendo) kaj Roman Giertych (Ligo de Polaj Familio) kaj se oni decidos organizi antaŭdatajn parlamentajn balotojn printempe de la 2007-a jaro. Posttagmeze la pola vicĉefministro Ludwik Dorn informis, ke „Juro kaj Justeco” rifizas proponon de la Civitana Platformo en la parto koncerne antaŭdatajn parlamentajn balotojn. Mankas ankaŭ konsento, ke la registaron forlasu Andrzej Lepper kaj Roman Giertych. Ludwik Dorn samtempe aldonis, ke „Juro kaj Justeco” kun kontento bonvenigas „certajn segmentojn” de la propono de la Civitana Platformo pri la buĝeto.