• Pola-litova kunlaboro
  • 08.12.2006
La pola ĉefministro Jarosław Kaczyński venis vendrede matene al Vilnjuso. Lia vizito laŭplane devis komenciĝi ĵaŭde, sed ĝi estis prokrastita pro la malfacila politika situacio en la lando. Dum la vizito Jarosław Kaczyński interparolas kun sia litova samrangulo Gediminas Kirkilas kaj prezidento Valdas Adamkus. Politikistoj interparolas same pri kunlaboro kadre de la Eŭropa Unio kiel ankaŭ pri la duflankaj rilatoj. Dum la vizito estis subskribata ankaŭ interkonsento pri elkonstruo de la tn. energetika ponto – translima energetika sistemo liganta du landojn. Laŭplane la investaĵo komenciĝonta venontjare estos finita en la 2011-a. Ĝian valoron oni taksas je 290 milionoj da eŭroj.