• Internacia Maratono de Leterskribado
  • 11.12.2006
Preskaŭ 20 mil leterojn skribis poloj defende al la personoj malliberigitaj pro la mondkoncepto. La 24-horan Internacian Maratonon de Leterskribado organizis Amnesty Internacional lige kun la pasinta dimanĉe Internacia Tago de la Homaj Rajtoj. La kampanjo okazis en 20 polaj urboj. Partoprenis ĝin pli ol 40 landoj de ĉiuj kontinentoj. La gvidmotivo de la kampanjo estis la pasanta nunjare 25-a proklamdatreveno de la milita stato en Pollando. Al la kampanjo aliĝis eksaj polaj politikaj malliberigitoj. Nunjare oni verkis leterojn interalie defende al la loĝantoj en Ĉinio, Vjetnamo, Peruo kaj Belorusujo.