• Specialaj filmprezentoj
  • 11.12.2006
Specialajn prezentojn de la filmo „Tempo de Apokalipso” de Francis Ford Coppola organizos la 13-an de decembro la varsovia kinejo Silver Screen. La filmprezento referencos al la historio de la pola milita stato. Antaŭ 25 jaroj en la eksa kinejo Moskva, staranta en la loko de la nuna Silver Screen, estis okazonta ĝia premiero. La projekcio estis revokita kaj antaŭ la kinejo aperis tanko. Ĉi tiun eventon sur legendeca jam hodiaŭ foto eternigis brita fotisto Chris Niedenthal. Sur la foto videbliĝas tanko staranta fone de la kinejo kun la surskribo „Tempo de Apokalipso”.