• Proklamodato de la milita stato
  • 11.12.2006
Proksimiĝas la proklamodato de la militstato, kies 25-a datreveno pasos la 13-an de decembro. En la unuaj tagoj de la militstato la aŭtoritatuloj helpe de militistaro sufokis laboristajn protestojn. Kontraŭ la proklamo, senlegalizo de la sindikato Solidareco kaj internigo de ĝiaj gvidantoj jam la 13-an de decembro protestis laborantoj de ĉirkaŭ 200 fabrikoj, minejoj, armilaj entreprenoj kaj aliaj. Helpe de tankoj, helikopteroj, militistoj kaj specialaj milictrupoj la t.n. ZOMO estis trudpacigitaj pli ol 40 strategiaj entreprenoj, en kiuj protestis laboristoj.