• Arĥivo de pola poeto transdonita
  • 11.12.2006
En la Palaco de Krasiński-familio, alivorte de Pola Respubliko en Varsovio okazis solena transdono de la aĉetita de kulturministerio arĥivo de pola poeto Zbigniew Herbert. La heredantinoj de la poeto – la edzino Katarzyna Herbert kaj fratino Halina Herbert-Żebrowska decidis transdoni la arĥivon al la Nacia Biblioteko. Konsistigas ĝin unuavice granda kolekto de manuskriptoj kaj tajpaĵoj. La kulturministro intencas anonci specialan stipendian programon. Ĝi portos la nomon de la poeto subtenonte esplorlaborojn pri lia verkaro kaj lia influo je la pola kulturo.