• Lepper akuzas amaskomunikilojn
  • 11.12.2006
Pola vicĉefministro, ministro por la agrikulturo Andrzej Lepper deklaris, ke pro provo de onidira ŝtatatenco respondecas politikistoj, enmiksiĝintaj en skandalojn. Ĝi estis konsistonta en la forigo de lia partio Memdefendo el la koalicio kaj faligo de la registaro. Dum la gazetara konferenco Andrzej Lepper informis pri tribunala akuzo de amaskomunikiloj, kiuj prezentis malverajn informojn pri la seksskandalo en lia partio.